Personal tools
You are here: Home Pri Nepalo Esperanto-movado en Nepalo
Document Actions

Esperanto-movado en Nepalo

La internacia lingvo jam kreis sian 50 jaran historion en Nepalo. Esperanto venis en Nepalo en la jaro 1957, dank' al emo de Tobor Sielj. Dum lia vojaĝo al Nepalo, li instruis al kelke da gejunloj. La fino rezultis je fondiĝo de Katmandua Espernato-Scoieto. Tirtha Raj Onta prezidis ĝin kaj Shree Prasad Shrestha estis ĝia sekretario.
Poste venis Simo Milojeviĉ kiu isruis dum 8 monatoj al pli ol 200 studentoj. Poste la movado stagnis pro divesaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon paparte.

En la jaro 1990 denove la movado trovis novan energion kiam venis Joachim Werdin el Pollando instrui Esperanton en Katmando. Lingva Instituto Quest donis ĉambron por la instruado. Lernis ĝin ĉirkaŭ 100 da homoj. Je la fino de la kurso, novaj gelernatoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Pradip Paudyal estis ĝia unua perzidanto. Dua vizito de Wedin en Nepalo en 1991 pli fortigis la asocion kaj ĝia movado kiam okais kursojn en Katmando kaj en Patano kaj pli ol 100 da gejunuloj denove lernis ĝin.
Krome okazis la unua kongerso de NEspA kaj ĝi eldonis ĝian bulteno "Montejo". La membroj renkontiĝis dum sabatoj kaj praktiadis la lingvon kaj la estraro kunvenas ĉiu monate.

En decembro 1993 fondiĝis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis.

Razen Manandhar ekverkis Esperanto-Nepali vortaron, kiun la NEspA baldŭ eldonos.

De 1994, Nepalaj geesperantistoj daŭre partoprenas al Univsersalaj Kongresoj, dank' al subtenoj de diversaj organizaĵoj kaj ankaŭ helpo de NEspA mem. Estis 8 nepalanoj en la 79a UK en Pekino.

En 1995 okazis la unuan Himalajan Renkontiĝon kiŭ venigis dekojn da geesperantistoj el divesaj landoj kaj ĝuante la lingvon kaj diskutante pri la movado, ili piedvagadas ĉirkaŭ la montaro. La
tradicio okazigi ĝin en cixuj du jaroj daŭras. La sepa IHR esats okazonta en 2007 februaro.

Gejunuloj de NEspA sukcesis je fondiĝo de Nepalan Esperanto Junulara Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis ĝia unua prezidanto.
La junulara movado ankaŭ samtemple ampleksiĝas. Ili jam partoprenis en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian bulteon "Templo".

En 2002 NEspA fongis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj Pokhara filioj respektive.

Troviĝas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en NEpalo: "nepalesperanto" kaj "nepalaj-esperantitoj" kaj ankaŭ kelke da anoj blogas en Esperanto.

NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 aŭgusto 2005. Entute partoprenis 171 da geesperantistoj en la kongreso. Antaŭ tio okazis Antaŭ Kongresa Renkontiĝo.

Dank' al daŭra instruado de NEspA, ĉirkaŭ 500 da homoj jam lernis la lingvon en pasintaj 16 jaroj kaj uzas ĝin en siaj vivoj laŭ vole.
Venis 50 da membroj de NEspA dum gixa kongreso en novembro 2007. Estas nia nuna laboro ke ni revenigu ilernintojn al NEspA kaj Esperanto-movado.

« March 2010 »
Su Mo Tu We Th Fr Sa
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

This site conforms to the following standards: