Personal tools
You are here: Home Aranĝoj Karavano "Lumo de Paco"
Document Actions

Karavano "Lumo de Paco"

De Himalajo tra la naskiĝloko de la Budho al la Azia Kongreso 2008

(vi povas elŝuti PDF-dokumenton por presi)

Grava anonco: La karavano estis nuligita.


Esperantistoj en Nepalo organizas karavanon de Katmando en Nepalo al Bangaloro en Barato (Hindio) por partoprenantoj de la venonta Azia Kongresoen februaro 2008. Tiu ĉi karavano do iros de la naskiĝlando de la Budho (la lumo de Azio) al la lando kie li atingis nirvanon.

Oni diras ke Nepalo estas lando de mirindaĵoj kaj ankaŭ lando de kontrastoj. Ĝi estas vojkruciĝo de aziaj civilizoj kies tradiciojn la vojaĝanto daŭre malkovras. Ekzistas probable malmultaj landoj en la mondo kie tia amaso da monumentoj de arto kaj religio troviĝas en tiel malgranda areo kiel la valo de Katmando.

Tiu kiu trapasas Nepalon trafas aferojn tre mirigajn: Tronoj de dioj, sanktejoj, rezervejoj, magiistoj, la plej altaj pintoj de la mondo. La mistera regno de Himalajo - tio estas Nepalo. Paradizo – Ŝangrila!!!

La karavano komenciĝos en Katmando. Tie vi vizitos krom la ĉefurbo mem la aliajn antikvajn urbojn de la valo: Bhaktapuro (vivanta muzeo kie la popolo ankoraŭ sekvas sian tradician tradician vivstilon) kaj Patano (plena de antikva arkitekturo, temploj kaj artaĵoj).

Post Katmando vi veturos per buso al Ĉitavana Nacia Parko. Tie vi povos rigardi sovaĝajn bestojn, ekzemple rinocerojn, tigrojn, elefantojn, aprojn, porkojn, ursojn, krokodilojn, aligatorojn kaj multajn specojn de birdoj.budhista templo

budha naskigxloko
Survoje al Barato vi vizitos la urbeton Lumbini, la naskiĝloko de la Budho. Poste vi trajne vojaĝos al Bangaloro por partopreni la Azian Kongreson 2008.


Ni kore invitas vin partopreni nian karavanon "Lumo de Paco"!



Itinero

Feb 4 2008 Alveno kaj enhoteliĝo en Katmando

Feb 5 2008 Vizito de vidindaĵoj de la valo

Feb 6 2008 Veturo al Ĉitavana Nacia Parko per buso

Feb 7 2008 Restado en Ĉitavana Nacia Parko

Feb 8 2008 Veturo al Lumbini (naskiĝloko de la Budho)

Feb 9 2008 Trajna veturo (en Barato)

Feb10 2008 Trajna veturo (en Barato)

Feb11 2008 matene: Atingo de Bangaloro (AK 2008)



Notoj

1 La kotizo kovras ĉiun kostojn ekde alveno en Katmando ĝis atingo de Bangaloro.

2 Petu vizon de Barato en via lando. Nepala vizo riceveblas en la flughaveno de Katmando.

3 La programo ŝanĝeblas pro ŝanĝiĝoj de la itinero de la Barata trajno

4 Estas preferinde pagi la kotizon surloke en Katmando, sed nepre konfirmu vian partoprenon antaŭe.



Pliaj informoj kaj aliĝo

Por pliaj informoj kaj aliĝo kontaktu:

Narendra Bhattarai, telefono: +977 984 1325917

Poshraj Subedi, telefono: +977 984 1378958, rete: pos_subedi@hotmail.com

Bharat Ghimire, telefono: +977 984 1273761



Hejmpaĝo: http://nespa.saluton.dk/karavano



« March 2010 »
Su Mo Tu We Th Fr Sa
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

This site conforms to the following standards: