Personal tools
You are here: Home Memoroj pri Apsana Leteroj
Document Actions

Leteroj

Diversaj mesagxoj pri Apsana


Malfelicxiga novajxo   Indbakke
Karaj,

Hodiaux matene mi ricevis telefonvokon de Bharat Ghimire, la gxenerala
sekretario de NEspA, kiu informis min el sia vilagxo en Jhapa pri la
morto de Apsana Giri, la prezidantino de NEJO, en stratakcidento en
Usono, kien sxi iris post la pasinta UK por studi. Pri la detaloj li
sciis nenion, sed li petis ke mi plu dissendu la mesagxon al NEspA-anoj
kaj amikoj de NEspA.

Apsana estis tre entuziasma, inteligenta kaj bonkora homo. Sub sxia
gvido NEJO trapasis periodon de vigla aktivado. Sxia foriro de Nepalo
estis do unuflanke bedauxrinda. Aliflanke Esperanto estas ponto al la
mondo, kaj ni havis kialon tiam gxoji ke, parte pro Esperanto, sxi povis
dauxrigi sian studadon eksterlande. Des pli doloriga estas nun la fakto
ke tiu studado postulis sxian vivon. Niaj koroj funebras, sed la memoroj
kiujn sxi postlasas estas gojigaj kaj restos omagxoj al vivo bone vivata.

Post la reveno de Bharat al Katmando, NEspA okazigos programon por
honori sxin.

Philip Pierce









Kara Philip:
Kun profunda kosterno mi legis la novajxon pri la forpaso de Apsana. Kia
bedawrinda perdo! Bv transdoni mian kondolencan mesagxon al la familio.
Amike kaj triste,
Atilio







Mi partoprenas la doloron de la nepalaj esperantistoj okaze de la
tragedia morto de  Apsana Giri.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo
~ ~ ~





Kara Philip
Jes Hodiaux matene mi auxskultis tio malfelicxa mesagxo kaj mi telefonis al s-ro Bharat,mi informis lin.Kaj poste mi kolektis kelkaj geamikoj kaj de mia oficejo ni iris al logxejo de Apsana scii pri la detalojn kie estis sxia familianoj.
De tie ni sciis ke ili geamikoj post la celebari okazo de novjaro revenante stratakcidentigxis kaj nur du Apsana kaj sxia cxambranino,el Kolkota,Bharato mortis.Familianoj arangxas mortokorpo de Apsana porti al Nepalo post kelkaj tagoj kontaktante al Usono Ambasedejo.
Cxerte Apsana estis inteligenta kaj esperebla homo por e-movado.
Nun nur ni el kore petu al Dio ke Apsana brilus al cxielo kiel stelo.
Amike via
Indu'Luno'
 
 





Mi, kiel cxiuj aliaj, ankaux ege bedauxras la okazinton.
Kvankam mi nur renkontis Apsana kelkfoje sxi estis tre entuziasma kaj mense malferma.

Se vi deziras legi la tristegajn raportojn de usono pri la akcidento, jen kelkaj ligiloj:

http://www.wane.com/Global/story.asp?S=7565526&nav=menu32_5

http://www.myfoxtoledo.com/myfox/pages/News/Detail?contentId=5372315&version=19&locale=EN-US&layoutCode=TSTY&pageId=3.2.1

http://www.indystar.com/apps/pbcs.dll/article?AID=2008801020451

kaj longa diskuto pri la akcidento cxe
http://www.topix.com/forum/source/indianapolis-star/TIOA73KCS7QTKBRLC#comments

Kore,
Jacob Nordfalk









Razen Manandhar 
til nepalesperanto
Vis detaljer
 11. jan. (2 dage siden) 

La nova jaro jam kunportis malbonan novajxon por nepala Esperanto-movado.

Apsana Giri, la 26-jara estinta prezidanto de NEJO forpasis hieraux
kiam sxi veturis per auxtomobilo en Usono. Sxi ekde sptembro studis
biologikan sciencon en Bowling Green State Universitato de Usono.

Mi ne memoras kiam sxi alvenis al nepala movado, sed mi miris ke sxi
tre bone parolis Esperanton, inter la grupo de junuloj, kie apenaux iu
komunikas. Kaj, dum mallonga tempo, sxi estis en koroj de
esperantistoj, pro sxia gxentileco kaj lerteco je lingvo-nivelo. Estis
sxia ideo eldoni "Templo"n, la revuo de NEJO, kiun mi povis redakti.

Ni estis kune dum nia vojagxo al Japanio kaj sxi rekte flugis al Usono
por plu-studi. Ni esperis ke sxia reveno al Nepalo donos novan
dimension por la junulara movado de Esperanto. Sed tio ne ebleos nun.

Tre tre bedauxrinde, nepala movado perdas la perlon kiun la maro ne
ofte donas al ni. Mi petas sxi restu en paco, cxe niaj koroj.

Mi sxokigxis kiam Poshraj subite telefonis al mi cxirkaux je 3.30a
horo. Ili planis viziti sxian hejmon por kondolenci. Bedauxrinde, mi
ne povis atingi al la oficejo de Indu je gxusta tempo kaj ne povis
iri.

La jxurnaloj hodiaux raportis ke du studentoj, kune kun nepalanino
estis mortita kaj kvin aliaj vundigxis kiam la auxtomobilo igxis
preter kontrolo sur negxa Indiana Toll Road kaj trafis cxe Ohio
sxtatlimo en Usono.

Oficisto de la universitato Teri Sharp diris ke la auxtomobilo portis
internaiciajn studentojn de iu vojagxo al Chicago dum la ferio. La
akctidento okazis malfrue nokte cxe Interstate 80/90 Indiana Turnpike
proksime al Indiana-Michigan line, cxirkaux 15 mejloj de la Ohio
sxtatlimo. La auxtomobilo estis veturanta oriente kiam gxi ruligxis
kelkfoje kaj surterigxis sur gxia tegmento proksime.

Bv trovi detalon pri la akcidento en la angla cxe:
http://www.toledoblade.com/apps/pbcs.dll/
article?AID=/20080103/NEWS01/801030399

http://www.sentinel-tribune.com/default.asp?sourceid=&smenu=139&twindow
=Default&mad=No&sdetail=15728&wpage=1&skeyword=&sidate=&ccat=
&ccatm=&restate=&restatus=&reoption=&retype=&repmin=&repmax=&rebed=
&rebath=&subname=&pform=&sc=1895&hn=sentinel-tribune&he=.com

http://www.chicagotribune.com/news/local/sns-ap-van-crash,1,3859804.story

http://www.bgsu.edu/offices/mc/news/2008/news43062.html

http://www.wtol.com/Global/story.asp?S=7565580

http://www.ohio.com/news/break_news/12982847.html

http://www.wdtn.com/Global/story.asp?S=7568148&nav=menu590_1

http://www.sentinel-tribune.com/default.asp?sourceid=
&smenu=139&twindow=Default&mad=No&sdetail=15781&wpage=
1&skeyword=&sidate=&ccat=&ccatm=&restate=&restatus=
&reoption=&retype=&repmin=&repmax=&rebed=&rebath=
&subname=&pform=&sc=1895&hn=sentinel-tribune&he=.com





Karaj 
Jaro de 2008  estas malbona jaro  por nia NEspA , Nia tre aktiva juna kaj zentila fraulino APSNA  ni perdis , 1 de januaro preskaux 23:30 horo
sia auxto aksidentigxis kaj si mortis en la USA , estas sxokita novagxo , kion ni povas  fari , nur ni donos fragxon  KONDOLeCXON .
 Restu pace
Poshraj


Tre karaj geamikoj,

Estas ege malfelicxiga novajxo al ni cxiuj, ke bedauxrinde, en
stratakcidento en Usono, f-ino Apsana Giri, Prezidantino de NEJO mortigis.
Fakte tio estas tre sokiga novajxo al ni cxiuj. Ne imagebla novajxo. Cxu tio
vere okazis? Mi demandas min. Sed, tio vere okazis. Apsana estis tre aktiva,
entuziasma kaj inteligenta junulino de NEJO, pro tio, sxi sukcesis vojagxi
kaj partopreni la internaciajn kongresoj en diversaj landoj. Ekde sxia
foriro el Nepalo al Usono estis unu granda manko por nia E-movado. En
Esperantaro, ni esperis, ke sxi povos dauxrigi sxian aktivadon aparte por
E-movado en la mondo. Sxi estis bona studentino de Universitato. Malpli duon
jaron, ni ne havis sancon renkonti sxin kaj finfine, ni auxdis tion sokiga
novajxo. Do, ni perdis tre bonan amikinon por cxiam kaj ni neniam renkontos
sxin, tamen, sxia laboro, kontribuo kaj memoro restos cxe nia koro kaj sxia
memoro neniam mortos. NEspA kaj NEJO neniam forgesos sxin. Samtempe, mi
persone esprimas mian sinceran kondolencon al sxia familio kaj esperas, ke
sxia mortinta animo restu pace en bela cielo.

Kun sincerajn salutojn,
Mukunda Pathik




Karaj amikoj,

  Novaj^o pri la morto de Apsana estas granda s^oko por c^iuj. S^i devas
esti plena de brila estonteco, kaj s^i povos labori multe por nia afero. Kia
domag^o!
  Laste mi vidis s^in sidanta en la salono de ILEI-konferencejo en urbo
Ranzan, Japanio, eble la 13an de augusto. Tiu estis mateno kaj s^i estis
ekiranta al Tokio por renkonti samideanojn tie kaj en la sekvanta tago s^i
foriris al Usono. Ni adiauis reciproke kun promeso revidi unu la alian
baldau, tamen tio ig^is la lasta fojo de nia renkontig^o.
  Mi multfoje renkontis s^in en Nepalo. S^i estis gaja kaj
inteligenta kaj c^iam estis en la mezo de la nepala junularo. S^i estis
kvazau nia filino. S^ia forpaso estas grandega perdo por ni. Mi nur lamentas
pri s^ia morto kun larmoj.

  C^i-kune por s^ia rememoro mi aldonas s^ian eseon aperinta en "Esperanto
kaj mi" en la lasta oktobro.

HORI Yasuo (s-ro)
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio


« February 2012 »
Su Mo Tu We Th Fr Sa
1234
567891011
12131415161718
19202122232425
26272829
 

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

This site conforms to the following standards: